La majaaj ciferoj estas sistemo por skribado de kalendaraj datoj kaj aliaj nombroj, kiu ekzistis en la majaa civilizacio. Estas pozicia dudekuma nombrosistemo. La ciferoj estas jenaj: la signo, simila al malplena testuda kiraso aŭ konko, signifas nulon; la aliaj 19 ciferoj estas kunmetitaj el du signoj: punkto, kiu signifas 1 kaj streketo, kiu signifas 5. Ordinare oni skribis punktojn en horizontala vico, kaj sub ili horizontalajn streketojn en vertikala vico. Ekzemple, la nombron 19 oni skribis kiel .[1] Foje oni skribis streketojn vertikalaj, kaj maldekstre de ili punktojn en vertikala vico. La nulon oni povis skribi iom diverse:
,
,
,
kaj simile.
Okazis, sed malofte, ke cifero povis esti anstataŭita per figuro de kapo de la diaĵo, kiu estas ligita kun tiu cifero.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search